[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.Fanny verÿajne neniam konsciis, kiom ÿi lernas kaj asimilas, kiam ÿi sidis apud la pordo kaj vidis hejmeniri la man-¸ontajn Winnebaganojn.Çirkaû Kristnasko ÿi helpis servi en la butiko, posttagmeze kaj vespere.Iun fojon, ¸uste antaû Kristnasko, sinjorino Brandeis devis resti hejme dum tri semajnoj pro gripo kaj oni bezonis helpon por la mastrumado.Kiam sinjorino Brandeis revenis, Sadie 95FANNYeLIBROforlasis la butikon, por edzini¸i al.ne al unu el la voja¸istaj viktimoj, sed al brava tapetisto, kies perspektivoj antaûe ÿajnis senesperaj.De tiam Fanny anstataûis ÿin daûre.Ÿi montri¸is esti tre lerta kaj taûga pri vendado.Tio tamen, konsiderante la kvalitojn de ÿia instruistino, ne estis miriga.Ÿi lernis, kiel povas lerni nur iu, kiu çiutage kontaktas kun la publiko.Fakte estis pli ol kontakto, estis kvazaû intimeco inter kliento kaj vendisto.Ÿi lernis ju¸i la homojn, çar ÿi nepre devis fari tion.Alie ja negocisto ne povos diveni la guston, la temperamenton kaj precipe la monujenhavon de kliento.Kaj ili venis kaj iris tagon post tago: voja¸istoj, lernantoj, mastrumisti-noj, farmistoj, pensionestrinoj, junaj geedzoj, kiuj instalis novan hejmon, kaj komercistoj.Ÿi lernis, ke la fabriklaboristinoj açetas la multekostajn murbildojn — tiujn manpentritajn kun ru¸aj rozoj kaj verdaj folioj — kiuj kostas du kaj duonan dolarojn, dum la estraranoj de la golfklubo elektas por premio aû donaco la simplajn blankajn kun la dubblua desegnaîo, kiuj kostas nur tridek naû cendojn.Iun fojon, kiam ÿi elspezis multe da tempo kaj pacienco dum la vendo de preskaû senvalora murornamaîo al unu el la altrangulaj Winnebaganinoj, ÿi ne plu povis sin reteni kaj tuj post la foriro de la”grava” kliento, ÿi ribele grumblis: ”Çu vi vidis tion? Unu horon mi penis, mi montris çion, de Limoges-vazo ¸is Sevres-tasoj kaj subtasoj kaj çio, kion çi tiu sorçistino 96FANNYeLIBROaçetis, estas tiu bombonujaço kun la cejanoj.” Sinjorino Brandeis parolis el la profundo de sia sa¸eco: ”Mi dum la tuta horo sekvis vian agadon kaj mi preskaû marÿis sur pingloj, tiom mi deziris helpi vin, transprenante la tedulinon.Mi tamen rezignis, çar estas bona instruo por vi; mi bone sciis, ke tiu McNultyino elspezas neniam pli ol kvarondolaron.Ne gravas, kiom vi vendis, sed estas afero de sperto, oni ekkonu la homojn.Se vi estos tiom progresinta, ke vi scias, al kiu vi montru la multkostajn manpentritaîojn kaj al kiu vi senhezite prezentu la aça-îojn — laû via propra dirmaniero — nur tiam vi ¸isfun-de konos la homan naturon.Sed ne atendu tion çi en via a¸o!”Molly Brandeis ankoraû ne malkutimi¸is babili kun klientoj aû aûskulti iliajn rakontojn, se la okazo nur iomete permesis.Kelkaj eç senkiale eniris la butikon, instalis sin komforte en se¸on apud la ardanta fajrujo kaj ekbabilis.Estis nekredeble, kiom da sekretoj tie estis konfidataj pri aferoj, amo kaj malfavoro, pri esperoj, sopiroj, çagreno kaj feliço.Fanny çiam denove miris pri la rezignacia sindonemo de la farmistinoj, inter kiuj sinjorino Brandeis certigis sin pri granda aro da lojalaj dis-çiploj.Estis ankoraû antaû la tempo, kiam çiu farmdomo vantis pri aûtomobilo, telefono aû fonografo.Fanny ofte estis konsternata, kiam tiuj virinoj diris sian a¸on.Dudek kvin, dudek ok, tridek, sed maljunaj 97FANNYeLIBROkaj velkintaj pro peza trolaboro, naskado de idoj, malbona kaj malsaniga nutrado.Nesciantaj virinoj, perdin-taj en soleca monotoneco de sia ekzistado çiun vivdezi-ron, kion montris iliaj senbrilaj, senardaj okuloj.Kiam ili ridis, oni vidis du vicojn da bluetaçaj, falsaj dentoj, kiuj strange kontrastis kun iliaj elturmentitaj, ÿrumpintaj, eluzitaj viza¸oj.Sinjorino Brandeis volonte ¸entile demandis ilin pri çio.”Çu gefiloj?” — ”Dek.” — Çu vivantaj.” — ”Nur kvar.”— ”Çu kuracisto?” — ”Neniam estis unu en la domo.” —”Kial?” — ”Oni ne kredu en kuracistojn.”Ili ne posedis komfortan kuirilaron, neniun el tiuj malgrandaj helpiloj, kiuj mildigas la monotonecon de la çiutaga endoma laboro
[ Pobierz całość w formacie PDF ]